Vizitu Forumon

Dehghani, Ĉina bofilo el Irano

(GMT+08:00) 2013-08-15 10:06:05     Redaktoro:Li Lu

En la loĝokomunumo Jimingshan de la distrikto Jiangdong, la urbo Yiwu, aktivas iranano Gholam Hossein Dehghani. En unu aŭ du tagoj el ĉiu semajno, post la 7a vespere, li kaj aliaj eksterlandaj volontuloj kaj laborantoj de la komunumo kune faras patroladon en sia dombloko.

En la komunumo estas kvin patroloj konsistantaj el volontuloj. Ili, post la 7a ĉiuvespere, kontrolas en patrolado, ĉu la ordo estas normala? ĉu ie ekzistas latenta danĝero pri fajro? Dehghani estas unu el la estroj de la patroloj.

"Ni rondiras por certigi, ke ĉio estas en normaleco, ekzemple, ĉu butikoj estas bone ŝlositaj. Ni atentigas, se ekzistas latenta danĝero pri fajro. Ĉar ankaŭ mi vivas ĉi tie. La sekureco de mi, ankaŭ de la najbaroj, estas grava. Ni patrolas por la loka sekureco."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto