Vizitu Forumon

Xun – antikva muzikinstrumento

(GMT+08:00) 2013-08-19 08:37:52     Redaktoro:Yu Rongkang
La sola argila muzikinstrumento estas speco de okarino, nomata Xun. Ĝi povas produkti sonon kun tembro simila al tiu de la homa voĉo, kaj taŭgas por prezenti lamentan melodion. Homoj en antikvaj tempoj uzis ĉi tiun instrumenton por imiti sonon de birdoj kaj ilin kapti.
La plej antikva Xun, malkovrita en Ĉinio ĝis nun, estis farita antaŭ 6 000 ĝis 7 000 jaroj. Ekzemple, konusa Xun estis eltrovita en Hemudu de la golfo Hangzhou en Zhejiang-provinco (orienta Ĉinio), sentrua Xun kaj unu-trua Xun estis trovitaj en la arkeologia loko de la kulturo Yangshao en Banpo, Xi'an (okcidenta Ĉinio), kaj Xun estis malkovrita ankaŭ en Wanrong, Shanxi-provinco (norda Ĉinio), Yumen, Gansu-provinco (nordokcidenta Ĉinio) kaj Huixian, Henan-provinco (centra Ĉinio).
Estas legendo pri Xun. Antaŭ longa tempo estis junulo, kiu tre ŝatis ludi Xun-on. Bela sinjorino nomata Huanghe aŭdis lian muzikon kaj enamiĝis kun li. Sed ŝia patro ne ŝatis lin, ĉar li estis tro malriĉa. La junulo sopiris al sinjorino tiom, ke li mortis de malsano. Lia koro fariĝis ruĝa diamanto post lia morto. Pasanta metiisto reprenis la diamanton kaj portis ĝin al la merkato por vendo. La sinjorino tre ŝatis ĝin kaj aĉetis ĝin. Iutage, la sinjorino pensis pri la junulo, kiam ŝi rigardis la diamanton kaj eksplodis en ploron. Surprizis ŝin tio, ke la korforma diamanto rompiĝis en pecojn, kiam la larmoj falis sur ĝin. Do malnova proverbo estiĝis - Neniam rezignu ĝis vidi Huanghe.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto