Vizitu Forumon

Rakonto pri robo Pei

(GMT+08:00) 2013-08-20 15:57:16     Redaktoro:Ĝoja

La robo estas titolitan Pei en la ĉina lingvo. Pei imitas veston popularan antaŭ pli ol 600 jaroj en la antikva Ĉinio. Pei havas viran kaj virinan fasonojn. Se aperis kune la geedzoj sur la scenejo, ili ofte portas samkolorajn Pei. Nun ankoraŭ multaj ĉinaj junuloj ŝatas sin porti per Pei en sia geedziĝa ceremonio.

 

Jen, en la ĉiutaga vivo en la antikva Ĉinio, fakte la vesto ne havis tiel longajn manikojn. Por pli bone esprimi diversajn humorojn sur la scenejo, oni aldonis longajn blankajn silkaĵojn al la manikoj. Ĉi tiaj longaj blankaj silkaĵoj posedas la pitoreskan nomon "Shuixiu". La vorto konsistas el du partoj Shui kaj Xiu. En la ĉina lingvo "Shui" signifas akvon aŭ akvecan, "Xiu" estas maniko. La nomo "Shuixiu" simbolas fluantan akvon.

La longaj manikoj longigis la brakojn. Per ili aktoroj montras la belecon de ŝvebantaj nuboj kaj la fluanta akvo. Tio estas la elstara karakterizaĵo de tradiciaj ĉinaj kulturoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto