Vizitu Forumon

Nombro de ĉinoj, kiuj vojaĝos eksterlanden, superos cent milionojn

(GMT+08:00) 2013-08-22 16:09:52     Redaktoro:Li Lu

Laŭ antaŭkalkulo de instituto pri esploro de vojaĝo de ĉinoj, kies ĉefstabejo troviĝas en Germanio, en la periodo de la 1a de julio ĉijare ĝis la 30a de junio de la venonta jaro, 106 milionoj da ĉinoj faros eksterlandajn turismojn, la konsuma totala sumo atingos 129 miliardojn da usonaj dolaroj.

Laŭ la statistiko, en la pasinta jaro 83 milionoj da ĉinoj faris vojaĝojn al aliaj landoj, la elspezo pliiĝis je 40% kaj atingis 102 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj Ĉinio fariĝis la lando, kies turisma konsumo estas plej granda en la mondo. Sed en la periodo de la 1a de julio ĉijare ĝis la 30a de junio de la venonta jaro, la konsuma kresko estos nur 17%, evidente malpli multa ol la kresko de la pasinta jaro je 40%.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto