Vizitu Forumon

Ostofluto - ĉina plej frua muzikinstrumento

(GMT+08:00) 2013-08-26 16:39:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Estas diversaj specoj de muzikaj instrumentoj en la mondo, inkluzive de la ĉinaj muzikaj instrumentoj, okcidentaj muzikiloj, specialaj instrumentoj, blovinstrumentoj, kordinstrumentoj kaj tiel plu. Inter ili la plej frua estas ostofluto.

Legendo diras, ke estis loko kun pitoreska pejzaĝo, kie loĝis la laboremaj mjaŭoj. Junulo nomata Zhulang en la vilaĝo sin vivtenis per plektado de bambuaj korboj. Ĉar li kontaktis bambuojn ĉiutage, li iom post iom sentis ke verdaj bambuoj havas spiritismon. Li povis produkti belsonajn kantojn kun sia buŝo per uzo de ĉiu el bambuaj folioj. Kun la tempopaso, bela knabino nomata Miaomei estis emociita de lia muziko kaj kantis al la melodio ĉiufoje, kiam ŝi aŭdis lian ludon. Iutage, la petolema knabino montris al la junulo bambuan sekcion kaj demandis, ĉu li povus produkti sonon per ĝi. Post momenta pensado la sprita junulo elkavigis la internon de la bambua sekcio kaj faris al ĝi plurajn truojn. La sono, kiun li faris per la muzika instrumento, estis multe pli orelplaĉa ol tiu produktita per bambuaj folioj. La belsona muziko tuŝis la korfundon de la knabino, kaj la junulo donacis la instrumenton al ŝi kiel signon de amo. Ĉar la junulo nomiĝis Zhulang, oni nomis la instrumenton Zhudi (bambua fluto).

Tiu ĉi bambua fluto povis esti la plej frua muzika instrumento, sed, kompreneble. Tio estas nur bela legendo. Tamen, en la 1980-aj jaroj Ĉinio malkovris ostofluton de antaŭ 8 000 ĝis 9 000 jaroj.

Dum la arkeologia fosado en 1986 kaj 1987 ĉe la frua neolitika ruino Jiahu en Henan-provinco, Ĉinio, oni elterigis ses kompletajn ostoflutojn. Ankaŭ fragmentoj de proksimume 30 aliaj flutoj estis malkovritaj. La flutoj eble estus la plej fruaj kompletaj, ludeblaj, firme datitaj, multnotaj muzikinstrumentoj.

Tonaj analizoj de la flutoj rivelis, ke la sep truoj respondas al skalo tre simile al la Okcidenta oktona skalo, kiu komenciĝas per "do, re, mi". Tiu ĉi atenteme elektita skalo sugestis al la esploristoj, ke neolitika muzikisto de la sepa milenio antaŭ la krista erao povis ludi ne nur simplajn notojn, sed eble eĉ muzikon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto