Vizitu Forumon

Ibrahim en 15-jara rilato kun Yiwu

(GMT+08:00) 2013-08-29 10:32:58     Redaktoro:Li Lu

En la lastaj jaroj, kun la senhalta varmiĝo de la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko, kaj kun la ĉiam pli ofta interkomunikiĝo inter la du flankoj, pli kaj pli multaj afrikanoj venas al Ĉinio por tie komerci kaj studi. Alhaji Ibarhim ja estas unu el ili. Li venis el Niĝerio kaj vivis jam 15 jarojn en Yiwu.

Tra la homplenaj stratoj Ibrahim kaj liaj amikoj venas en islaman restoracion. Preskaŭ ĉiutage li alvenas la restoracion, tiel ke li mem ne scias, kiom da manĝoj li sume prenis ĉi tie.

Ibrahim konversacias kun servistino. Li ne speciale lernis la ĉinan lingvon, la 15-jara vivo en Yiwu jam ebligas al li paroli la lingvon sen ia ajn ĝeno, kvazaŭ li jam estas duona ĉino. Li diras:

"Mi estas feliĉa. En la procezo de interkomunikiĝo kun ĉinoj mi ellernis la ĉinan lingvon. Kaj nun mi kapablas interparoli kun ĉinoj, tre bone kaj libere."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto