Vizitu Forumon

Rikolt-Tamburo - Speciala Instrumento

(GMT+08:00) 2013-09-02 08:42:26     Redaktoro:Yu Rongkang

Rikolt-tamburo estas populara inter regionoj de nordorienta Ĉinio, la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, la provincoj Hebei kaj Anhui. Ĝi estas speco de karakteriza instrumento uzata ĉefe de la hanoj kaj la manĉuroj.

Oni diras, ke tiu ĉi tamburo aperis plej frue en la dinastio Tang (618-907) kaj estis nomata kiel rikolt-tamburo en la dinastio Ming (1368-1644).

Laŭ popola legendo, la rikolt-tamburo estis ilo uzata de manĉuraj ĉasistoj. Ĉasistoj batis tamburojn, kiam ili persekutis beston. Ili daŭre batis tamburojn por esprimi sian plezuron, kiam ili revenis hejmen kun siaj predoj.

Rikolt-tamburoj havas multajn malsamajn aspektojn. Tiuj uzataj de la manĉuroj estas ovalaj. La hanaj estas rondaj, plataj aŭ persik-formaj. La mongolaj estas nur plataj.

Homoj ŝatas danci akompanate de rikolt-tamburado, precipe kiam ili celebras festojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto