Vizitu Forumon

"Lui edzinon" en Tajlando

(GMT+08:00) 2013-09-03 16:54:34     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! "Lui edzinon" eble estas freŝa por tiuj, kiuj neniam vizitis Tajlandon, fakte ĝi estas populara en la lando. Okcidentanoj pli-ol-50-jaraj "luas" edzinon per malalta prezo. Tiuj edzinoj ne nur kunloĝas kun luantoj, sed ankaŭ servas kiel prizorgantoj, ĉiĉeronoj kaj interpretantoj. Pro populariĝo de luado de edzino, en Tajlando eĉ estas multaj nelaŭleĝaj perantoj kaj retejoj rilate luadon de edzino.

Sed "luado de edzino" unuflanke donas oportunon al okcidentaj maljunuloj, aliflanke estigas multajn sociajn problemojn kia fenomeno de "okcidentaj vagantoj".

Estas sciate, ke Tajlando ĉiujare allogas al si multajn vizitantojn el la tuta mondo kaj samtempe estas ideala setlejo por multaj emeritoj eŭropaj kaj usonaj. Sekve de multiĝo de eksterlandanoj loĝantaj en Tajlando, pliiĝas ankaŭ "okcidentaj vagantoj" sur la stratoj. Tiuj okcidentaj vagantoj sin vivtenas nur per simpatia donaco de iuj fremdlandaj vizitantoj, kaj neniu institucio de la tajlanda registaro povas helpi ilin.

Nuntempe en Tajlando estas pli ol 200 okcidentaj vagantoj. En la vidindejo Tapaya ofte videblas, ke okcidentaj vagantoj sin satigas per nutraĵoj restitaj en Macdonald's aŭ almozas ekster hoteloj.

Fakte plejparto de la okcidentaj vagantoj estis trompita dum luado de edzino. Multaj okcidentaj maljunuloj luas edzinon en Tajlando kaj aĉetas apartamenton aŭ vilaon en la nomo de la tajlanda edzino. Tio signifas, ke ili havas nenian rajton postuli posedecon de la aĉetita apartamento aŭ vilao, se ili disiĝas. La plejparto de tiuj okcidentaj vagantoj fariĝis senhejmaj kaj senmonaj post disiĝo disde tiu tajlandajprovizora edzino.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto