La 3an de septembro Igor Morozov, la ano de la Komitato por Internaciaj Aferoj sub la Rusa Federacia Konsilio kaj militistara fakulo, avertis, ke se Usono faros perfortan intervenon al Sirio, la mondo suferos de disvastiĝo de kemiaj armiloj.
Igor Morozov avertis, ke Sirio posedas la plej grandan arsenalon de kemiaj armiloj en Mezoriento; se Usono milite invados Sirion, kemiaj armiloj de tiu lando probable falos en la manon de teroristoj, kaj de tiuj disvastiĝos al Mezoriento kaj eĉ al la tuta mondo. Pro tio Usono ne povos sole stari senĝene.