Vizitu Forumon

Operaco kontraŭ Sirio devas esti rajtigita de SK

(GMT+08:00) 2013-09-04 11:26:12     Redaktoro:Ĝoja
La 3-an de septembro ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris, ke la 4-an de septembro atingos labojn kaj estos analizataj la specimenoj kolektitaj de la teamo de UN por enketo pri kemiaj armiloj en Sirio. Samtempe li emfazis, ke iu ajn operaco por ĉesigi uzon de kemiaj armiloj devas esti rajtigita de la Sekureca Konsilio de UN.

Ban Ki-moon diris, ke UN klopode rapidigas analizon de la specimenoj, sed ne reduktos la tagojn, kiujn bezonas la preciza analizo. Li indikis, ke se la teamo faros konkludon pri la lasta onidiro pri uzo de kemiaj armiloj ĉirkaŭ Damasko. Li kiel eble plej frue sciigos ĝin al la Sekureca Konsilio kaj la membroj de UN. Li diris, ke pro la unua respondeco de la Sekureca Konsilio de UN, se la uzo de kemiaj armiloj estos konfirmita, li postulos al membroj de la Sekureca Konsilio unuiĝi kaj ellabori kontraŭ-rimedojn. Demandite pri ebleco de milita ago kontraŭ Sirio, Ban Ki-moon reasertis, ke la Sekureca Konsilio portas la unuan devon, nome protekti pacon kaj sekurecon de la internacia komunumo, kaj estonte iu ajn ago alprenota laŭ scienca analizo devos esti ekzamenita de la Sekureca Konsilio. Li emfazis, ke "iu ajn ago funkciu kadre de 'Ĉarto de UN'. Kaj operaco estos laŭleĝa nur kiam ĝi celos memdefendon aŭ estos rajtigita de la Sekureca Konsilio de UK laŭ la 51a artikolo de la 'Ĉarto de UN'.

La 3-an de septembro en la Blanka Domo, usona prezidento Barack Obama kunvenis kun gvidantoj de la Kongreso por gajni ilian subtenon por milita ago kontraŭ Sirio. Poste, John Boehner, prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, kaj Nancy Pelosi, gvidanto de la Demokratia Partio, esprimis subtenon. Tiutage, komitato pri eksteraj rilatoj sub usona Senato skizis rezolucian projekton pri operaco kontraŭ Sirio. La projekto difinis la limtempon de 60 tagoj, tio estas, ke se la operaco estos pli frue sciigita al la Kongreso, ĝi povos esti longigita ĝis 90 tagoj.

La 3-an de septembro, prezidanto de komitato de Eŭropa Parlamento pri sekureco kaj defendo diris, ke ankoraŭ ekzistas multaj duboj en la mesaĝo de okcidentaj landoj pri tio, ke la siria registaro uzis kemiajn armilojn. La 3-an de septembro post sia intervidiĝo kun germana prezidento Joachim Gauck, franca prezidento Francois Hollande diris al mediatoj, ke en la estontaj kelkaj tagoj membroj de EU membroj interkonsiliĝon pri la siria problemo. Tiutage, Michael Mann, proparolanto de Catherine Ashton, supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, diris, ke la internacia komunumo povas agi nur post kiam la enketa teamo de UN finos raporton pri kemiaj armiloj en Sirio.

Vespere de la 3-a de septembro en Bejruto, libana ministro pri eksteraj aferoj Adly Mansour avertis, ke Usono batos ne la sirian nunan reĝimon, sed la ŝtaton. Se ruiniĝos Sirio, la tuta Mezoriento estos endanĝerigata.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto