Vizitu Forumon

Komitato pri eksteraj rilatoj sub usona Senato aprobis operacon kontraŭ Sirio

(GMT+08:00) 2013-09-05 09:28:06     Redaktoro:Ĝoja

Komitato pri eksteraj rilatoj sub usona Senato aprobis operacon kontraŭ Sirio

La 4-an de septembro laŭ la loka tempo la komitato pri eksteraj rilatoj sub usona Senato aprobis la projekton por rajtigi usonajn trupojn alpreni operacon kontraŭ Sirio, kaj prezentos ĝin al la Senato por voĉdono.

Posttagmeze de tiu tago en la komitato la projekto estis adoptita per la rezulto de 10 kontraŭ 7. Kaj la Senato espereble faros debaton kaj voĉdonon en la venonta semajno.

Tiutage, la komitato ankaŭ kunvenis pri la operaco. Nacidefenda sekretario Chuck Hagel diris, ke la usona operaco multe malfortigos militan povon de la siria registaro. Se Usono ne agos milite, estos "granda" la ebleco de refoja uzo de kemiaj ar miloj de la reĝimo de Bashar al-Assad.

La 4-an de septembro prezidanto de Konsilio de Eŭropo Von Rompuy indikis, ke atako per kemiaj armiloj en Sirio malobservis internacian leĝon kaj la internacia komunumo devas puni la atakintojn. Li diris, ke la internacia komunumo devas neniel permesi al la evento fariĝi precedenco, nek "evitigi al la atakintoj la punon".

La 4-an de septembro en franca senato oni faris duhoran debaton pri ebleco de operaco kontraŭ Sirio, kaj ne okazis voĉdono. Tiutage laŭ francaj mediatoj, anstataŭ debato estis eksplikoj de propraj starpunktoj de la ĉefaj partioj

Tiutage siria vicministro pri eksteraj aferoj Faisal al-Mekdad diris, ke se Israelo, Turkio kaj Jordanio partoprenos en la milita ago, Sirio repagos ilin. Li esperis, ke usonaj parlamentanoj estos saĝaj kaj aŭdos la justan voĉon, sed ne faros provokon. Laŭ Sirio, iu ajn atako kontraŭ ĝi kaŭzos tumulton de la regiono.

La 4-an de septembro en Teherano irana prezidento Hassan Rohani diris, ke la usona ebla operaco "ne konformas al interesoj de diversaj flankoj", kaj de la operaco neniu profitos. Li reasertis, ke se Sirio renkontos malfacilon, Irano liveros al ĝi humanan helpon. Li emfazis, ke la siria estonteco devas esti decidata per "voĉdono de civitanoj kaj postulo de la popolo".

Tiutage, iraka ĉefministro Nuri Kamal al-Maliki publikigis deklaron montrante, ke Irako elmetis novan projekton kun 9 punktoj pri paca solvo de la siria krizo, kaj esperis, ke koncernaj arabaj landoj kaj la internacia komunumo subtenos ĝin.

La 4-an de septembro en Libano, la najbaro de Sirio, okazis kontraŭmilita manifestacio kontraŭ la milita minaco el Usono kaj Francio. Ankaŭ sirianoj esprimis fortan malkontenton pri milita interveno de la okcidentaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto