Vizitu Forumon

Ardiĝas opono kontraŭ milita interveno en Sirion

(GMT+08:00) 2013-09-06 17:26:16     Redaktoro:Selena

La streĉita situacio de Sirio venigas al la 8-a pintkonferenco de Grupo 20 en Sankt-Peterburgo, Rusio, la politikan temon kiu ne estas en tagordo, sed estas antaŭvidebla. Reage al usona intenco por batali kontraŭ Sirio, pluraj ĉeestantoj de la pintkonferenco oponas kontraŭ tio. Samtempe kun tio, Usono deklaris ekspedi ŝtataferan sekretarion John Kerry fari viziton al Eŭropo por strebi al subteno.

Dmitry Peskov, proparolanto de rusa prezidento, reasertis, ke la SK de UN estas la unika organizo, kiu povas doni rajton militi. Li diris, ke Rusio ne akceptas atestojn de Usono pri uzo de kemiaj armiloj fare de la siria registaro.

En la sama tago prezidanto de Konsilio de Eŭropo Von Rompuy indikis, ke EU oponas kontraŭ solvo de la siria krizo per milita rimedo kaj porpledas kiel eble plej frue publikigi rezulton de la enketo pri uzo de kemiaj armiloj.

Dmitry Peskov, proparolanto de rusa prezidento, diris, ke dum neoficiala renkontiĝo, gvidantoj de BRIKS (Rusio, Ĉinio, Brazilo, Barato kaj Sud-Afriko) esprimis maltrankviliĝon pri batalo kontraŭ Sirio. Ili opinias, ke alilanda milita interveno donos negativan influon al la monda ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto