Vizitu Forumon

Xi Jinping emfazis protekti kaj disvolvi malferman apertan ekonomion

(GMT+08:00) 2013-09-06 09:22:24     Redaktoro:Ĝoja
La 5-an de septembro en Sankt-Peterburgo inaŭguriĝis la 8a pintkonferenco de Grupo 20. En la pintkonferenco Xi Jinping, ĉina ŝtata prezidanto, donis parolon. Li emfazis, ke diversaj landoj devas laŭ longtempa konsidero modli mondan ekonomion kun disvolviĝo kaj novigo, kuna kresko kaj integraj interesoj de diversaj landoj, firme protekti kaj disvolvi apertan mondan ekonomion, konstrui pli striktan ekonomian partnerecon kaj porti sian respondecon. Ĉinio senŝanceliĝe ĉiuflanke profundigos la reformadon, persistos en la malferma strategio de komuna gajno. Ĉinio havas kondiĉon kaj kapablon realigi kontinuan kaj sanan evoluadon de la ekonomio.

Xi Jinping diris, ke nun la monda ekonomio laŭpaŝe eliras el la valo kaj pliboniĝas situacio. Sed ankoraŭ ekzistas la negativa influo de la internacia financa krizo, kaj necesas longtempa klopodo por prosperigi la mondan ekonomion. Oni devas modli la mondan ekonomion kun disvolviĝo kaj novigo, kuna kresko kaj integraj interesoj de diversaj landoj.

Xi Jinping emfazis, ke por ĉi tiu monda ekonomio membroj de la Grupo 20 devas konstrui pli striktan ekonomian partnerecon kaj porti sian respondecon. Ili devas unue alpreni respondecan makroekonomian politikon; due kune protekti kaj disvolvi apertan mondna ekonomion, kaj trie, perfektigi mondan ekonomian administron por ke ĝi estu pli justa kaj egaleca.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto