Vizitu Forumon

BRICS: Koncernaj evoluintaj landoj sufiĉe konsideru influon de sia retiriĝo el monpolitiko de kvanteca lozigo

(GMT+08:00) 2013-09-06 09:23:01     Redaktoro:Ĝoja

La 5-an de septembro en Sankt-Peterburgo, Rusio, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉeestis al neoficiala renkontiĝo de gvidantoj de la landoj BRICS. Pri internaciaj kaj regionoaj problemoj interŝanĝis opiniojn li kun brazila prezidento Dilma Rousseff , rusa prezidento Vladimir Putin, hinda ĉefministro Manmohan Singh kaj sud-afrika prezidento Jacob Zuma. Ili vokis, ke koncernaj evoluintaj landoj konsideru la influon al aliaj landoj, kiam ili plenumas la monpolitikon de kvanteca lozigo.

Xi Jinping diris, ke la landoj BRICS devas kunaranĝi agon por ke la pintkonferencon de Grupo 20 akiru pozitivajn rezultojn. En la nuna situacio la landoj devas kune trakti la influon el la monpolitiko de kvanteca lozigo, plenumata de evoluintaj landoj. Kaj evoluintaj landoj devas efektive plenumi strukturan reformadon, retiriĝi el la monpolitiko en ĝusta tempo, laŭ taŭgaj paŝo kaj maniero, kaj Ĉinio havas fidon pri ekonomio en novmerkataj landoj.

La aliaj gvidantoj indikis, ke nun la monda ekonomio ankoraŭ vizaĝas al risko kaj defio, kaj la bazo de reprosperiĝo ankoraŭ estas malforta. Ĉefaj ekonomioj, inkluzive de la landoj BRICS, devas fortigi kunaranĝon de politikoj pri makroskopa ekonomio, kune akceli fortan, kontinuigeblan kaj ekvilibran kreskon de la monda ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto