Vizitu Forumon

Xi Jinping eksplikis al Abe ĉinan starpunkton

(GMT+08:00) 2013-09-06 09:39:18     Redaktoro:Ĝoja
La 5-an de septembro en Sankt-Peterburgo, Rusio, inaŭguriĝis la 8a pintkonferenco de Grupo 20. Antaŭ tio en ripozejo, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe, kaj ili faris koncizan konversacion.

Xi Jinping eksplikis ĉinan principon kaj starpunkton kaj montris, ke lastajn jarojn la dulandaj rilatoj suferis seriozan malfacilon, kaj tion Ĉinio ne volas vidi. Ĉinio volas akceli la dulandajn strategiajn reciprokprofitajn rilatojn sur la bazo de 4 ĉin-japanaj politikaj dokumentoj.

Xi Jinping emfazis, ke laŭ la spirito de rigardo de sia eraro en la historio kaj vizaĝo al la estonteco, Japanio devas ĝuste trakti problemojn de la insularo Diaoyu kaj historio, kaj serĉi metodojn por racie kontroli diverĝojn kaj solvi problemojn.

Shinzo Abe diris, ke li urĝe esperas plibonigon de la dulandaj rilatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto