Vizitu Forumon

EU oponas operacon kontraŭ Sirio

(GMT+08:00) 2013-09-06 09:51:53     Redaktoro:Ĝoja

La 5-an de septembro en gazetara konferenco en Sankt-Peterburgo, Rusio, prezidanto de Konsilio de EU Von Pompuy diris, ke EU oponas operacon kontraŭ Sirio kaj pledas por frue publikigi konkludon de la enketo pri uzo de kemiaj armiloj en Sirio.

Von Rompuy diris, ke la siria krizo devas esti solvita sub la gvidado de UN, neniu milita rimedo povas anstataŭi la politikan. Samtempe li indikis, ke EU esperas frue publikigi la unuapaŝan konkludon de la enketo pri uzo de kemiaj armiloj en Sirio. Ankaŭ prezidanto de Komisiono de EU Jose Manuel Barroso diris, ke la internacia komunumo devas serĉi plu racian metodon por reagi al la lastaj eventoj en Sirio, kaj klopodi por politike solvi la sirian krizon.

Tiutage, Dmitry Peskov, proparolanto de rusa prezidento, reasertis, ke la Sekureca Konsilio de UN estas la unika organizo, kiu povas rajtigi militon; la senpripensa aserto, ke la siria registaro uzis kemikajn armilojn, estas nerespondeca, kaj Rusio ne akceptas atestojn ĉi-rilatajn de Usono, ĉar la atestoj estas senpersvadaj kaj kontraŭleĝaj. Rusio apelaciis al okcidentaj partneroj objektive trakti faktojn.

Laŭ tiutagaj raportoj de turkaj mediatoj, Turkio pliigas plu trupojn al la landlimo kun Sirio por trakti "eblan minacon el Sirio"

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto