Vizitu Forumon

Pli ol dek ŝtatoj estas pretaj milite ataki Sirion

(GMT+08:00) 2013-09-08 15:49:12     Redaktoro:Xiong Linping

La 7an de septembro, kiam la usona ŝtata sekretario John Kerry kaj la franca eksterafera ministro Laurent Fabius kune ĉeestis en la gazetara konferenco en Parizo, John Kerry asertis, ke pli ol dek ŝtatoj estas pretaj partopreni en la milita agado kontraŭ Sirio. Krome li esprimis aplaŭdon pri la malcedema deklaro al Sirio fare de la eŭropuniaj ŝtatoj en la vilna eksterafer-ministra kunveno. Fabius esprimis sian opinion, ke Francio kaj Usono inklinas lanĉi mallongtempan kaj cele klaran militatakon. Li neis, ke Francio kaj Usono, pro la plano milite ataki Sirion, estos izolita de la internacia socio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto