Vizitu Forumon

La Drinkemulo – Repertuaro de Guqin-Melodio

(GMT+08:00) 2013-09-09 14:28:30     Redaktoro:Yu Rongkang

La Drinkemulo estas citromuzikaĵo de Ruan Ji, fama verkisto kaj muzikisto dum la Periodo de Tri Regnoj (220-280). Ĝi pritraktas la senbridajn klaŭnaĵojn, kiujn faris ebria Ruan Ji por forteni sin de la politiko, kaj estas plena de kaŝita signifo. Klaraj kadencoj de la melodio portretas malfirmajn paŝojn de la drinkemulo kaj lian stuporon por riveli lian maltrankvilan psikon.

Oni diras, ke Ruan Ji estis rektanima homo kaj malrespektis malnoblulojn servilajn antaŭ riĉuloj kaj altranguloj kaj arogantajn antaŭ malriĉuloj kaj malaltranguloj. Sima Zhao, la tiama reganto, petis iun svati lian filinon al filo de Ruan Ji. Run Ji ĉiam drinkis en 60 tagoj kaj ebriĝis por eviti la personon. La Drinkemulo estis kreita en tia situacio.

Guqin estas nomata ankaŭ sepkorda plukinstrumento. La korpo estas longa kaj mallarĝa sonskatolo farita el ligno. Ĝi estas 130 centimetrojn longa, 20 centimetrojn larĝa kaj 5 centimetrojn dika. La surfaco estas farita ĝenerale el paŭlovnia ligno aŭ ĉina abio, kaj havas sep kordojn streĉitaj laŭlonge de ĝi. Sur la rando estas 13 inkrustitaj jadaj markiloj. Katalpa ligno estas uzita por la bazo, kaj estas du truoj, unu granda kaj la lia malgranda (nomata respektive "fenikso-baseno" kaj "drako-lageto") por elsendi la sonon. La fingradaj teknikoj estas konataj ekzemple recitalo, frotado, plukado, koncentrado, ŝvebaj notoj kaj harmoniaj notoj. La instrumento estas riĉa je tonkoloro, kun gajaj, ŝvebaj notoj, kaj simplaj kaj solide disiĝaj notoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto