Vizitu Forumon

Obama plue serĉas subtenon pri atako al Sirio

(GMT+08:00) 2013-09-09 17:06:50     Redaktoro:Pluveta

Pro malalta subten-kvanto de la usona popolo pri milita atako al Sirio la registaro de Obama vizaĝas al granda baro en la Kongreso. Por serĉi subtenon Obama faros novan penadon en tiu ĉi semajno. Samtempe la internacia komunumo plue diskutas pri la siria krizo.

Laŭ raporto, en la 9a de septembro, Obama respektive akceptos intervjuojn de 6 usonaj ĉefaj televidstacioj por ekspliki la necesecon de milita atako al Sirio. Li ankaŭ promesis, ke estas limigitaj la skalo kaj tempo de la atako. Usono ne ripetos la eraron en Irako kaj Afganio. La 10an de septembro, Obama faros televidparolon por refoje emfazi la necesecon kaj gravecon de la milita atako al Sirio por protekti la sekurecon de Usono. Samtempe li mildigos la maltrankvilon de la usona popolo pri la milito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto