|
|
||
La 9an de septembro rusa ministro pri eksteraj aferoj Sergei Lavrov diris en gazetara konferenco, ke Rusio esperas, ke la siria registaro fordonos kemiajn armilojn kaj laŭpaŝe ruinigos ilin sub la internacia superrigardo kaj subskribos la Konvencion pri Malpermeso al Kemiaj Armiloj. Siria ministro pri eksteraj aferoj Walid Al-Moualem, kiu tiutage vizitis Rusion, diris, ke Sirio bonvenigas la rusan proponon meti kemiajn armilojn sub la internacian superrigardon.
Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, diris en la sama tago, ke li aplaŭdas la rusan proponon kaj konsideras, ke la Sekureca Konsilio de UN postulu, ke la siria registaro transigu kemiajn armilojn al loko taŭga por sekura konservado kaj ruinigo.
Usona prezidento Barack Obama diris, ke la propono meti kemiajn armilojn de Sirio sub la internacian superrigardon estas latenta pozitiva progreso.
Franca ministro pri eksteraj aferoj Laurent Fabius diris, ke necesas serioza esploro pri la propono de rusa ministro pri eksteraj aferoj. Li emfazis, ke Francio postulas, ke la siria registaro faru klaran, rapidan kaj kontroleblan promeson.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |