Vizitu Forumon

Usona kaj rusa eksteraferaj ministroj baldaŭ renkontiĝos por kemiaj armiloj de Sirio

(GMT+08:00) 2013-09-12 11:06:14     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de septembro la usona Ŝtata Departamento proklamis, ke la usona ŝtata sekretario John Kerry ekveturos al Ĝenevo, Svisio, kaj en la 12a kaj 13a de septembro kun la rusa eksterafera ministro Sergei Lavrov faros intertraktadon pri la problemo de la kemiaj armiloj en Sirio.

Tiutage Jen Psaki, la proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke la vizito de John Kerry al Ĝenevo estos akompanata de koncernaj fakuloj, kiuj faros teknikan intertraktadon kun rusaj fakuloj por eltrovi loĝistike kaj teknike praktikeblajn rimedojn detrui la kemiajn armilojn en Sirio. Jen Psaki diris, ke en la renkontiĝo la celo de Usono estas konfirmi la seriozecon de Rusio kaj samtempe fari diskuton pri kelke da teknikaj detaloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto