Vizitu Forumon

Multaj landoj subtenas rusan proponon pri kemiaj armiloj de Sirio

(GMT+08:00) 2013-09-12 16:34:24     Redaktoro:Pluveta

Post elmeto de la rusa propono pri siriaj kemiaj armiloj Ŝtata Departemento de Usono deklaris en la 11a de septembro, ke Usono kaj Rusio faros interparolon pri la problemo. Samtempe multaj landoj aktive reagis pri la propono kaj opiniis, ke la propono de Rusio liveris pli multajn ŝancojn por politike solvi la sirian problemon.

La 11an de septembro la usona Ŝtata Departamento proklamis, ke la usona ŝtata sekretario John Kerry ekveturos al Ĝenevo, Svisio, kaj en la 12a kaj 13a de septembro faros intertraktadon pri la kemiaj armiloj en Sirio kun la rusa eksterafera ministro Sergei Lavrov.

Tiutage Jen Psaki, la proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke la vizito de John Kerry al Ĝenevo estos akompanata de koncernaj fakuloj, kiuj faros teknikan intertraktadon kun rusaj fakuloj por trovi loĝistike kaj teknike praktikeblajn rimedojn detrui la kemiajn armilojn en Sirio. Psaki diris, ke en la renkontiĝo la celo de Usono estas konfirmi la seriozecon de Rusio kaj samtempe diskuti pri kelke da teknikaj detaloj.

La 11an de septembro la opozicio en Sirio Nacia Kunordiga Organizo por Demokratia Ŝanĝiĝo diris, ke la organizo ĉiam oponas kontraŭ la ekstera interveno en la siriaj aferoj. La propono de Rusio eliminis la pretekston de Usono pri atako al Sirio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto