Vizitu Forumon

Sirio lanĉis procezon aliĝi al Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj

(GMT+08:00) 2013-09-13 10:31:53     Redaktoro:Xiong Linping

La 12an de septembro la siria prezidento Bashar al-Assad esprimis tion, ke li volonte lasas la kemiajn armilojn posedatajn de la siria registaro al la kontrolado sub la internacia socio, sed tio ne signifas, ke li tion faras pro la minaco de Usono. En la sama tago Farhan Haq, asistanta proparolanto de la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke Sirio jam sendis ĉi-rilatan leteron por lanĉi la procezon aliĝi al la Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj.

Tiutage posttagmeze en la regula gazetara konferenco Haq respondis demandojn starigitajn de raportistoj kaj diris, ke antaŭ kelkaj horoj Unuiĝintaj Nacioj ricevis de Sirio leteron, kaj tiu estas rigardata kiel dokumento, ke Sirio oficiale aliĝas al la Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj; nun oni faras tradukadon kaj studadon pri la letero. Li diris, ke tiu ĉi letero estos dissenditaj kiel dokumento. Samtempe Haq konstatis, ke la letero jam lanĉis la procezon aligi Sirion al la Konvencio.

En la tago Marie Harf, la proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke la aliĝo de Sirio al la Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj ne povas anstataŭi kontrolon kaj detruon de la kemiaj armiloj en tiu lando. Sirio konsentis aliĝi al la Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj, tio estas grava progreso, sed Sirio devas kunlabori kun Usono kaj Rusio por kontroli kaj detrui la kemiajn armilojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto