Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto prezentis kvar opiniojn en pintkonferenco de ŜKO

(GMT+08:00) 2013-09-14 12:14:09     Redaktoro:Yu Rongkang

La 13a Pintkonferenco de Ŝanhaja Kunlabora Organizo okazis la 13an de septembro en Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizio. Ĝin ĉeestis ŝtatestroj el Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio. Ĉina prezidanto Xi Jinping fris parolon en la pintkonferenco. Li prezentis kvar opiniojn. Unue, la membroj de la organizo disvolvu la ŝanhajan spiriton de fido, reciproka profito, egaleco, interkonsiliĝo, respekto al civilizacia diverseco kaj klopodo por komuna evoluado; due, la membroj kune konservu la regionan sekurecon; trie, la membroj plenforte disvilvu pragmatan kunlaboron; kaj kvare, la membroj fortigu kulturajn kaj neregistarajn interŝanĝojn por meti solidan bazon de la popola opinio por la organizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto