Vizitu Forumon

La Historio de Guqin

(GMT+08:00) 2013-09-16 10:03:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Guqin, nomata ankaŭ sepkorda qin-o, estas ĉina antikva plukinstrumento iom simila al la citro. La korpo estas longa kaj mallarĝa sonkesto farita el ligno. Ĝenerale, ĝi estas longa 130 centimetrojn, larĝa 20 centimetrojn kaj dika 5 centimetrojn. La surfaco estas kutime farita el paŭlovnia ligno aŭ ĉina abio, kaj la sep kordoj etendiĝas laŭlonge de ĝi. Sur la rando estas 13 inkrustitaj jadaj markiloj. Katalpa ligno estas uzita por la bazo, kaj sur ĝi estas du truoj, unu granda kaj la alia malpli (nomataj respektive "fenikso-baseno" kaj "drako-lageto"), por elsendi la sonon. La fingradaj teknikoj estas konataj ekzemple recitalo, frotado, plukado, koncentrado, ŝvebaj notoj kaj harmoniaj notoj. La instrumento estas riĉa je tonkoloro, kun gajaj, ŝvebaj notoj, kaj simplaj kaj solide disiĝaj notoj.

Guqin estas reprezenta instrumento de la tradicia muzikkulturo de Ĉinio. Ĝi enkorpigas la tradician kulturan valoron de klareco, fajneco, simpleco kaj longvido. Guqin, kune kun la ŝakludo, kaligrafado kaj pentrado, estis en la listo de kvar objektoj, en kiuj erudiciuloj trejnis sin. Tra la tuta historio, filozofoj kaj artistoj, ekzemple Konfuceo, Cai Yong kaj Ji Kang, ĉiuj estis majstroj de tiu ĉi instrumento. Malnovaj dokumentoj enhavas grandan nombron da traktaĵoj pri Guqin, kaj miloj da muzikpecoj por ĉi tiu instrumento estas konservitaj.

En la lastaj tempoj aperis pli ol dek majstroj de Guqin, inkluzive de Wang Lu, Guan Pinghu, Zha Fuxi, Zhang Ziqian, Wu Jinglue, kaj Gu Meigeng. Ili primajstris la fortajn punktojn de diversaj skoloj de tiu ĉi instrumento kaj kaptis la interpreton de granda nombro da muzikpecoj de Guqin, manifestante ne nur la muzikan lertecon, sed ankaŭ profundan estetikan aprezon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto