Vizitu Forumon

Sirio observos interkonenton pri kemiaj armiloj

(GMT+08:00) 2013-09-16 15:35:18     Redaktoro:esperanto

La 15-an de septembro siria gazetara ministro Omran Zoabi diris, ke Sirio observos interkonsenton, atingitan de Rusio kaj Usono, pri kemiaj armiloj, kaj komencis prepari liston de kemiaj armiloj.

Omran Zoabi diris, ke se UN konsentos la interkonsenton, ĝin observos Sirio. Li diris ankaŭ, ke Sirio komencis prepari liston pri kemiaj armiloj kaj liveros oportunon al konstrolantoj de UN por plenumi ilian devon.

La 15-an de septembro germana ministro pri eksteraj aferoj Guido Westerwelle diris, ke Germanio subtenas la interkonsenton kaj estas preta liveri teknikojn kaj kapitalojn por plenumi la interkonsenton.

La 15-an de septembro ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio bonvenigas tion, ke lastatempe Rusio kaj Usono atingis framan interkonsenton pri la siriaj kemiaj armiloj. Ĉinio esperas, ke solvo de la siria problemo, inkluzive de ruinigo de kemiaj armiloj, frue estos metita en la framon de UN, kaj SK devas ludi endan gravan rolon.

En sia intervidiĝo kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu la 15-an de septembro, usona ŝtata sekretario Kerry diris, ke se Sirio ne ruinigos ĉiujn kemiajn armilojn, usona perforta minaco al Sirio ne estos vanaĵo.

Vespere de la 15-a de septembro franca prezidento Francois Hollande diris, ke "devas ankoraŭ esti" elekto la perforta interveno en Sirion, kaj en la rezolucio eble aprobota de SK en la venonta semajno oni devas difini punon al Sirio, se ĝi ne observos la interkonsenton.

La 15-an de septembro la oficejo de proparolanto de ĝenerala sekretario de UN publikigis anoncon al amaskomunikiloj, ke tiutage la grupo de UN pri enketo de siriaj kemiaj armiloj prezentis raporton al Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, kaj antaŭtagmeze de la 16-a de septembro li liveros la raporton al membroj de UN, samtempe publikigos ĝin al membroj de SK en ferma interkonsiliĝo, poste donos parolon al mediatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto