Vizitu Forumon

Laŭ raporto en Sirio oni uzis kemiajn armilojn

(GMT+08:00) 2013-09-17 16:52:05     Redaktoro:Ĝoja
La 16-an de septembro UN publikigis la raporton de la grupo de UN pri enketo de siriaj kemiaj armiloj. Laŭ la raporto la 21-an de aŭgusto en Damasko oni uzis kemiajn armilojn. Rusa konstanta delegito en UN Vitaly Churkin diris, ke estas tro haste fari la konkludon, ke la siria registaro batalis per kemiaj armiloj.

La 16-an de septembro SK faris ferman interkonsiliĝon pri la siria problemo, kaj ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon voĉlegis la raporton. La raporto diras, ke "la 21-an de aŭgusto, 2013, ekzistis la ago grandskale uzi kemiajn armilojn en konfilktoj inter siriaj diversaj flankoj, kaj la celo inkludas plebanojn kaj infanojn." Sed la raporto ne indikas la uzantojn.

Ban Ki-moon diris, ke la grupo frue revenos al Sirio por fini enketon pri uzado de kemiaj armiloj en la provinco Aleppo kaj pri aliaj nesolvitaj akuzoj, poste skribos la finan raporton. Ĉi-monata deĵoranta prezidanto de SK kaj aŭstralia konstanta delegito en UN Gary Quinlah diris, ke koncerna projekto estas ellaborata, en la estontaj kelkaj tagoj SK traktos ĝin kiel plej gravan laboron. Li diris ankaŭ, ke oni devas reaserti, ke politika solvo estas la unika rimedo.

La 16-an de septembro Vitaly Churkin, rusa konstanta delegito en Rusio, diris al mediatoj, ke estas tro haste fari la konkludon, ke la siria registaro batalis per kemiaj armiloj. Oni devas tre serioze analizi la raporton kaj trakti ĝin en rigardoj de fakuloj.

Usona konstanta delegito en UN diris, ke laŭ teknikaj detaloj en la raporto, nur la siria registaro kapablis fari tiel grandskalan atakon per kemiaj armiloj. Ankaŭ brita konstanta delegito en UN diris, ke sendube la siria registaro uzis kemiajn armilojn. La 16-an de septembro usona prezidento Barack Obama oficiale donis nefatalan militan helpon al siriaj opozicioj.

La 16-an de septembro siria ĉefministro Wael Nader al-Halqi diris, ke Sirio posedas armilojn pli taŭgajn ol kemiaj por bati malamikojn, se estos evitebla milita batalo, kiu ruinigos nombron da establaĵoj kaj mortigos grandan nombron de sirianoj, Sirio ne intencas pluan ekzistadon de kemiaj armiloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto