Vizitu Forumon

Ĉinio serioze studos enketan raporton de UN

(GMT+08:00) 2013-09-17 17:46:53     Redaktoro:Li Lu

La 17an de septembro, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, informis la Sekurecan Konsilion de UN pri enketa raporto rilate la uzon de kemiaj armiloj en Sirio. La raporto konfirmas, ke en la konfliktoj en Sirio oni uzis kemiajn armilojn. Sed la raporto ne eksplicite indikas, kiu uzis kemiajn armilojn. La 17an de septembro en Pekino, Hong Lei, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio admiras la laborojn de enketa grupo de UN kaj alte zorgos kaj studos la enhavojn de la raporto.

La 16-an de septembro ĉina konstanta delegito en UN Liu Jieyi diris, ke Ĉinio firme oponas kontraŭ uzado de kemiaj armiloj. Samtempe li alvokis, ke la internacia socio rapidigu politikan solvon de la siria problemo.

Liu Jieyi diris, ke lastatempe Rusio kaj Usono atingis framan interkonsenton pri la siriaj kemiaj armiloj, tion bonvenigas Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio bonvenigas aliĝon de la siria registaro al "Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj".

Liu Jieyi emfazis, ke politika solvo estas la unika elirejo pri la siria problemo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto