Vizitu Forumon

Merkel patrine favorata

(GMT+08:00) 2013-09-23 09:19:59     Redaktoro:Xiong Linping

Angela Merkel, la germana kanceliero

La germana semajngazeto Der Siegel raportis, ke multe da germanaj civitanoj familiare nomas la nunan germanan ĉefministrinon Merkel kiel "panjon". Kvazaŭ ŝi estus severa familiestrino, dum vi ne zorgus pri la bato de la pugo kaj kontraŭe ricevus de ŝi bombonojn. Krome ŝi gardus vin de la vundo el malbonaj spiritaĵoj. Angela Merkel havas amasojn da firmaj subtenantoj por sia dua oficperiodo ne sole en Germanio sed ankaŭ en eksteraj landoj. La brita gazeto Economist, ekzemple, firme subtenas la pluan mandaton de Merkel.

La plej nova numero de Economist entuziasme alvokas germanajn elektantojn doni sian balotilon al Merkel. La gazeto tekstas: "Ni opinias, ke Merkel estas plej ideala kandidato por gvidi Germanion, eĉ Eŭropon. La konkludo venas de tio, ke ŝi estas demokrato dotita per plej alte politika talento. Estas pli sekure elekti ŝin, ol ŝiajn maldekstrajn rivalojn. Aldone, Merkel ankaŭ estas gvidanto plej bezonata de Germanio kaj de Eŭropo."

Sed pri tio iuj germanaj amaskomunikiloj havas siajn malsamajn opiniojn. Troviĝas tiu opinio, ke Merkel ŝatas sidi ĉe hejtforno, lasante aliajn fari danĝeran provon; kiam ili bezonas varmon kaj konsolon, Merkel tiujn aĵojn donas, sed kompense ili devas submetiĝi al ŝi. Tiu ĉi artifiko de Merkel estas tre efika: ĝi ne nur eliminis la rivalojn el la partio, sed ankaŭ akiris la koron de plej multaj germanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto