Vizitu Forumon

Ĉina Kanzono: La Bovista Fluto

(GMT+08:00) 2013-09-23 14:54:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Kvankam tutmonde pli kaj pli multaj scias la pianokanzonon la Bovista kaj ĝian kreinton ĉina muzikisto kaj lirikisto He Luting, malmultaj rimarkis la interesan rakonton malantaŭ ĝia naskiĝo.

En la somero de 1934, juna He Luting renkontis konkurson, kiu serĉis la plej bonan mallongan pianopecon kun ĉinaj karakterizaĵoj, en Ŝanhajo. Ĝi estis iniciatita de la rusa komponisto kaj pianisto Alexander Tcherepnin, kun la promeso, ke la gajninto estos sendita eksterlanden por senpaga studado.

La ŝanco ravis junan He Luting kun limigitaj rimedoj, kiu studis tiam en Ŝanhajo. Malgraŭ la varma somero, li decidis sin provi. Li ellitiĝis frue, diligente laboris ĉe tagiĝo por eviti ardan sunon kaj fine komponis tri kanzonojn, inkluzive de la Bovista Fluto. Poste du el tiuj kanzonoj estis premiitaj. Interalie la Bovista Fluto akiris la unuan premion.

La konkurso fariĝis turnopunkto en lia vivo. Nature, li ricevis la bonegan trejniĝon eksterlande kaj fariĝis ĉina majstro. Poste la Bovista Fluto estis nepre ludita en ĉiu koncerto de Aleksander Tcherepnin. Tiel la kanzono fariĝis mondfama.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto