La 24an de septembro oficejo la proparolanto de ĝenerala sekretario de UN diris, ke la fakto-trova grupo pri kemiaj armiloj en Sirio revenos al Sirio en la 25a de septembro kaj plue faros enketon pri kemi-armilaj atakoj.
Tiutage la oficejo publikigis amaskomunikilan komunikon dirante, ke la fakto-trova grupo gvidata de sveda sciencisto Ake Sellstrom revenos al Sirio en la 25a de septembro kaj plenumos la enketon pri la kemi-armilaj atakoj okazintaj en la 19a de marto.
La komuniko diras samtempe, ke la Organizo pri Prohibo de Kemiaj Armiloj ne ĝuis la koncernajn informojn kune kun la fakto-trova grupo. Detruo de la kemiaj armiloj estas respondeco de la organizo. La fakto-trova grupo nur faris enketon al akuzo pri uzado de kemiaj armiloj.