Vizitu Forumon

Ĉevalkapa Violono kaj Ĝia Origino

(GMT+08:00) 2013-09-27 14:16:15     Redaktoro:Yu Rongkang

La supro de la kolo de la ĉevalkapa kordinstrumento estas skulptita en la formo de ĉevalkapo, tial la instrumento havas tiun ĉi nomon. Ĉevalkapa violono estas la reprezenta instrumento de la surĉevala mongola popolo. La sonskatolo estas trapeza kaj ornamita per etnaj desegnaĵoj. Ĝi havas du kordojn kun kvar-oktava gamo kaj estas ludata kun ĉevalvost-hara arĉo sur la kordoj. Duoblaj tonoj povas esti luditaj sur ĝi.

Ĝia malklara tonkoloro estas taŭga por esprimi mildan humoron. Ĝiaj longedaŭraj melodioj ofte aŭdeblas sur vastaj mongolaj stepoj. Ĉu en solo, ĉu en akompano por popolaj kantoj, ĝiaj tremaj notoj, kun la uzo de la tria aŭ la kvara oktavo, ĉiam sonas kiel la homa voĉo.

Krom tiu ĉi unika ĉarmo, la ĉevalkapa violono havas ankaŭ sian interesan legendon pri origino: antaŭ longe vivis fortika junulo sur la mongola herbejo. Tiu junulo estis bona popolkantisto. Dum li kantis, unu el liaj blankaj ĉevaloj ploris kun la melodio de sia mastro. Ili fariĝis bonaj amikoj, kaj en ĉevalvetkuro, la blanka ĉevalo helpis al la junulo gajni la unuan premion. Tamen ankaŭ la bienulo volis havi ĉi tiun magian ĉevalon, kaj fine li sukcese tenis la ĉevalon kiel sian posedaĵon perforte. La blanka ĉevalo sopiris al sia antaŭa mastro tiel, ke iutage ĝi eskapis de la kruela bienulo. Kvankam ĝi ricevis letalan pafon de la bienulo, ĝi kuris plu kaj fine falis ĉe la piedoj de la junulo. Por honori la memoron de tiu ĉi blanka ĉevalo, la junulo faris muzikan instrumenton per la restaĵoj de la ĉevalo. Li prenis ĝian kaposton kiel la sonskatolon kaj la voston kiel la eksteran arĉon, kaj ornamis la instrumenton per ĉevalkapa skulptaĵo. Ĉi tiu estas la unua ĉevalkapa violono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto