Vizitu Forumon

Xi Jinping renkontiĝis kun Susilo Bambang Yudhoyono

(GMT+08:00) 2013-10-03 12:55:37     Redaktoro:Zhao Jianping

Posttagmeze de la 2-a de oktobro laŭ la loka tempo en Ĝakarto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun indonezia prezidento Susilo Bambang Yudhoyono. La du gvidantoj kune decidis altigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Indonezio al plena strategia partnereco.

Post la bonveniga ceremonio, Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan intervidiĝis kun prezidento Susilo Bambang Yudhoyono kaj lia edzino. La du flankoj faris intiman kaj amikan interparolon. Xi Jinping esprimis, ke ambaŭ Ĉinio kaj Indonezio estas influhavaj evoluantaj grandaj landoj en la regiono kaj eĉ en la mondo. La du landoj havas multajn similajn celojn en la procezo de disvolviĝado, vastajn komunajn interesojn en protekto de la regionaj prospero kaj stabileco kaj multajn komunajn sentojn en la internaciaj aferoj. Susilo Bambang Yudhoyono esprimis, ke la sinteza forto de Ĉinio tagon post tago grandiĝas kaj ĝia internacia statuso senĉese altiĝas. La stabila disvolviĝo de Ĉinio estas ege grava por la regiono kaj eĉ por la tuta mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto