Antaŭtagmeze de la 10a de oktobro en la bruneja ĉefurbo Bandar-Seri-Begavano inaŭguriĝis la 8a Orientazia Pintkonferenco, kaj regionan kunlaboron pridiskutos gvidantoj el membroj kaj dialogaj partneroj de ASEAN
En la inaŭguro bruneja sultano Hassanal Bolkiah donis parolon. Li diris, ke garantio de kontinuigebla nutraĵa sekureco estos la longtempa laboro por Oirent-Azio, ĉar tio rekte influas la vivon de popoloj en la regiono kaj aliajn gravajn kampojn.
La ĉefaj temoj de la pintkonferenco estas sekureco de nutraĵo kaj energio, klimata ŝanĝiĝo, regado de malsanoj kaj traktado de katastrofoj. Prezidantodeklaracio estos publikigata ĉe la fino de la pintkonferenco.