Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis kunveno de gvidantoj el Ĉinio, Japanio, Sudkoreio kaj ASEAN

(GMT+08:00) 2013-10-10 17:13:35     Redaktoro:Ĝoja
Antaŭtagmeze de la 10a de oktobro en Bandar-Seri-Begavano, la ĉefurbo de Brunejo, inaŭguriĝis la kunveno de gvidantoj el Ĉinio, Japanio, Sudkoreio kaj Asocio de Sudeast-Aziaj Nacioj (ASEAN). Komence de la kunveno Li Keqiang, ĉina ĉefministro, montris, ke lastajn jarojn grandaj progresoj en Orient-Azio profitis de stabileco.

Li Keqiang diris, ke okaze de la azia financa krizo komenciĝis kunlaboroj inter Ĉinio, Japanio, Sudkoreio kaj la membroj de ASEAN, poste ili kunlabore traktis internacian financan krizon, tial la kunlaboroj ludis gravan rolon por stabiligi ekonomion de la regiono, kaj ankaŭ faris gravan kontribuon al kreskado de la ekonomio en la regiono kaj en la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto