Vizitu Forumon

Li Keqiang respektive intervidiĝis kun alilandaj gvidantoj

(GMT+08:00) 2013-10-10 17:07:37     Redaktoro:Pluveta

Posttagmeze de la 9a de oktobro en Bandar-Seri-Begavano, la ĉefurbo de Brunejo, ĉina ĉefministro Li Keqiang respektive intervidiĝis kun birma prezidento U Thein Sein, malajzia ĉefministro Najib Tun Razak, aŭstralia ĉefministro Tony Abbott kaj usona ŝtata sekretario John Kerry.

Intervidiĝante kun U Thein Sein Li Keqiang diris, ke Ĉinio subtenas al Birmo antaŭenpuŝi enlandan pacan procezon, kaj volas protekti la pacon ĉe la dulanda landlimo. Ĉinio esperas, ke Birmo plue ludu konstruivan rolon por la rilatoj inter ĝi kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Intervidiĝante kun Najib Li Keqiang diris, ke la venontjare estos la 40-a datreveno de establiĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio. Ĉinio volontas kune kun Malajzio pluapaŝe profundigi strategian kaj politikan recipork-konfidon, vastigi kunlaboron ekonomian kaj financan kaj antaŭenpuŝi la strategiajn rilatojn inter la du landoj kaj inter ĝi kaj ASOAL.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto