Vizitu Forumon

Ĉina kaj vjetnama ĉefministroj interparolis

(GMT+08:00) 2013-10-14 11:16:09     Redaktoro:Xiong Shan
Posttagmeze en la 13a de oktobro en vjetnama ĉefministrejo en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun vjetnama ĉefministro Nguyen Tan Dung. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri disvolvo de la tutflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj, kaj atingis gavan komunan konon.

Li Keqiang diris, ke kiel amikaj najbaroj, subteni sanan kaj stabilan disvolvon de la dulandaj rilatoj konformas al profitoj de la dulandaj popoloj kaj utilas al paca disvolvo kaj prosperiĝo de la regiono. La du landoj devas bone teni la strategian orienton de la dulandaj rilatoj kaj persisti en la kunlabora vojo por reciproka profito.

Nguyen Tan Dung tute konsentis la proponon de Li Keqiang por pluapaŝe disvolvi la dulandajn rilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto