Vizitu Forumon

Historio de Dizi (Bambua Fluto)

(GMT+08:00) 2013-10-14 09:07:10     Redaktoro:Yu Rongkang

Dizi, tradicia ĉina muzikinstrumento, populariĝis en la periodo de la Militantaj Regnoj (475-221 a.K). Ĝi plej frue aperis en la klano de Hemudu (en nuna Zhejiang-provinco) antaŭ 7 000 jaroj.

Transversa bambua fluto havas blovan truon, ŝtoptruon kaj ses fingrajn truojn: la du truoj plej malproksimaj de la ludanto kaj fundament-tonaj truoj kaj apud ili estas du help-tonaj truoj. Ĝia gamo estas du kaj duona oktavoj. Dum la florado de opera arto inter la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911), Dizi estis adoptita kiel akompana instrumento por diversaj specoj de scenejaj teatraĵoj.

Estas du bazaj specoj de Dizi - Bangdi, kiu estis pli mallonga kaj akiris la nomon pro tio, ke ĝi estis uzita por akompani klakil-tipaj operoj. Ĝi havas fortan kaj ŝalman tonon, taŭgan por esprimi fortikan kaj viglan emocion; Qudi, ankaŭ nomata Sudi pro sia deveno el la urbo Suzhou, estas ofte uzata por akompani Kunqu-operon. Ĝi estas je kvin niveloj pli malalta ol Bangdi in tonalto. Ĝia tono estas pura kaj milda kaj taŭgas por esprimi delikatajn kaj modestajn humorojn.

Granda nombro da teknikoj, ekzemple frapeto, apoĝituro, tremado, legato, aŭgmento, glitado, trilado kaj kromtono, estas uzataj en la ludo de tiuj ĉi blovinstrumentoj. Famaj melodioj ludataj sur Dizi estas ankaŭ la Ora Tremanta salikaro, Aŭdienco kun la Imperiestro, Ĝoja Renkontiĝo, Kvin Klakiloj, la Perdriko Ŝvebas, la Birdo en la Ombro, kaj Pitoreska Suzhou.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto