Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun vjetnama prezidanto

(GMT+08:00) 2013-10-15 10:16:52     Redaktoro:Xiong Shan
Antaǔtagmeze de la 14a de oktobro en Hanojo, ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun vjetnama ŝtata prezidanto Truong Tan Sang kaj ĉeestis al la bonveniga tagmeza bankedo. Al ĝi ĉeestis ankaǔ Nguyen Thi kim Ngan, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio kaj vic-prezidanto de vjetnama Nacia Asembleo.

Li Keqiang diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Vjetnamio estas tre densa kaj la dulandaj disvolvoj estas ŝancoj por unu la alia. Dum sia vizito, li atingis novan komunan konon kun vjetnamaj gvidantoj por profundigi la dulandajn rilatojn, ili ankaǔ subskribis seriojn da dokumentoj kaj interkonsentoj.

Truong Tan Sang varme bonvenigis la viziton de Li Keqiang. Li diris, ke Vjetnamio alte atentas la rilatojn kun Ĉinio kaj volas pluapaŝe altigi la dulandan tutflankan strategian kunlaboran nivelon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto