Vizitu Forumon

Sonorilaro Zeng Houyi: Gemo de Antikva Ĉino Arto

(GMT+08:00) 2013-10-21 14:40:12     Redaktoro:Yu Rongkang

Kompleto da sonoriloj, aro da kariljonoj kaj aliaj instrumentoj elfositaj el la tombo de Zeng Houyi, kiu estis duko en la periodo de Militantaj Regnoj en la gubernio Suixian (nun la urbo Suizhou en la provinco Hubei), estas la plej grandskalaj antikvaj perkutinstrumentoj trovitaj ĝis nun. La muzikaj instrumentoj estis malkovritaj en la centra ĉambro, kiu estis la plej granda, kaj la dua plej granda estis la orienta ĉambro.

Inter la muzikiloj estis sonorilo uzata por agordi aliajn instrumentojn, dekkorda plukinstrumento, kvin se-oj ( citro-simila instrumento), ĉiu kun 25 kordoj, du sheng-oj kaj unu pendanta tamburo. La aliaj instrumentoj trovitaj estis tri xiao-oj (anĉinstrumento konsistanta el fasko da 13 flutoj, ĉiu kun malsama dikeco), du chi-oj (fluto kun fermita tubo, ludata transverse, kun aero-eliro sur la supro, kaj la kvin fingro-truoj malfermitaj "antaŭen". La metodo, ke oni ludu chi-on, malfermante kaj fermante truojn, prezentas proksiman rilaton kun la okarino), sep 35-kordaj se-oj kaj unu malgranda tamburo. La plej distingita inter ili estas la sonorilaro Zeng Houyi – la gemo de antikva ĉina arto.

La sonorilaro Zeng Houyi estas tri-vica kompleto, kiu havas 65 delikatajn bronzajn sonorilojn, inkluzive de granda tamburo (la tamburo diametra 90 centimetrojn estis pendanta de framo en la maniero, ke la kapo de la tamburo vizaĝu al la ludanto), aro de sonoriloj kaj aro de kariljonoj. Ili formis la tri flankojn de ortangulo.

La muzika gamo de la sonorilaro Zeng Houyi, kiu povas prezenti la ĉefan melodion kaj la harmonion, estis pli-ol-kvin-oktava, kaj tiu de ĉiu el la tri malsamaj grupoj havas 12 kompletajn notojn.

Ĉiuj muzikaj instrumentoj elfositaj el la tombo de Zeng Houyi montras elstaran metilertecon kaj surprize bonan funkcion. Efektive, iuj estis nesupereblaj eĉ hodiaŭ.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto