Vizitu Forumon

Pipa-o

(GMT+08:00) 2013-10-28 08:44:01     Redaktoro:Yu Rongkang

La plej frua formo de pipa-o aperis en la dinastio Qin (221-207 a.K). Ĝi havis longan kolon, ledan surfacon kaj rondan sonskatolon, kaj estis vertikala. Tiam Qin estis sukcedita de la dinastio Han. Tiu ĉi instrumento estis kelkfoje modifita kaj evoluis en ruan, qinqin, sanxian, yueqin ktp. Ĉiuj ĉi formoj de pipa-o havis la komunajn trajtojn de rekta kolo kaj ronda sonskatolo. La kurba kolo estis laŭmoda de la epoko de la dinastio Wei ĝis tiu de la dinastio Tang. Similaj instrumentoj, ekzemple guizi pipa-o, wuxian kaj hulei estis duon-piro-formaj, kaj ĉiuj estis nomataj kiel "huqin".

De la dinastioj Tang kaj Song, pipa-o spertis senĉesan disvolviĝon ĝis ĝi estas en la hodiaŭa formo: duon-piro-forma sonskatolo, paŭlovni-ligna supra tabulo, la kolo malantaŭen kurbigita, la fretoj "xiang" kaj "pin" sur la korpo kaj kolo, kvar kordoj kaj kvar- aŭ kvin-oktava intervalo. Du gravaj ŝanĝoj, kiuj okazis en la kurso de la pipa-a evoluado, estis la praktiko teni la instrumenton rekte anstataŭ horizontale dum la ludo kaj pluki la kordojn per kvin fingroj anstataŭ per plektro. En la 20-a jarcento, pro la senĉesaj penadoj de granda nombro da ludistoj kaj komponistoj aperis tre multe da teknikoj kaj komponaĵoj, kun la rezulto, ke la pipa-o fariĝis unu el la plej gravaj naciaj instrumentoj por solo, akompano kaj ensembla ludo. Nuntempe plej famaj pipa-ludistoj estas Li Tingsong, Wei Zhongyue, Liu Dehai kaj Lin Shicheng.

La longa historio dotis pipa-on per riĉa kolekto de partituroj kaj matura prezenta tekniko. Iuj el la plej notindaj pipa-aj verkoj estas:

Embusko de Ĉiuj Flankoj (十面埋伏), konata ankaŭ kiel la Regno Han Konkeris la Regnon Chu (淮阴平楚). La partituro aperis unue en la Kolekto de Pipa-aj Partituroj de 1819. Kolekto de la Sunplena Salono de la Dinastio Ming enhavas vivan priskribon de la pipa-a majstro Tang Yingceng pri ludo de tiu peco, kiu apartenas al la ĝenro konata kiel "militaj suitoj". Ĝia fono estas la lukto inter Liu Bang, reĝo de la regno Han, kaj Xiang Yu, reĝo de la regno Chu, kaj precipe la fina batalo inter ili en Gaixia en 202. La verko Laŭdas la venkinton Liu Bang. Embusko de Ĉiuj Flankoj donas plenan ludon al ĉiuj pipa-aj teknikoj - frotado, plukado, puŝado, balaado ktp. La muzikaĵo estas plena de la ekscita gusto de batalo kaj heroismo. Ĝia rakonta strukturo estas dividita en tri partojn: La unua, batalpreparoj, kiuj estas denove dividita en starigon de tendaro, ekludon de la bando, apelon de la oficiroj, formadon de batala formacio kaj ekmarŝon; la dua, batalkampo, kiu estas dividita en la embuskon, la atakon ĉe la monto Jiming kaj la batalon ĉe la monto Jiuli; kaj la tria, la fino, kiu estas dividita en la fiaskon de la malamika armeo, sinmortigon de Xiang Yu ĉe la rivero Wujiang, la celebradon de la venko, la heroaĵojn de la generaloj kaj la triumfan revenon al tendaro.

Ankaŭ la Brava Reĝo Demetis Sian Kirason priskribas la batalon de Gaixia, dum Embusko de Ĉiuj Flankoj estas peano de laŭdo al la venkinto Liu Bang. La Brava Reĝo Demetis Sian Kirason emfazas la doloregon de la venkito Xiang Yu, reĝo de Okcidenta Chu. Tial estas la populara popoldiro: Embusko de Ĉiuj Flankoj estas sukcesa ludo, dum fiaska la Brava Reĝo Demetis Sian Kirason. Kun la mesaĝo, ke heroismo ne povas esti juĝita surbaze de sukceso aŭ fiasko, la lasta peco de muziko uzas lamentajn rimedojn por bildigi la afliktiĝon de Xiang Yu, la plej granda heroo de lia tempo. Tiuj du reciproke kompletigaj verkoj estas reprezentantoj de la pipa-a ĝenro "militaj suitoj".

Kiel unu el la dek liromuzikaj pecoj, Blanka Neĝo en Frua Printempo, estas laŭdire komponita de Shi Kuang, muzikisto de la regno Jin, aŭ de Liu Juanzi, muzikisto de la regno Qi en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno. Frua Printempo kaj Blanka Neĝo troveblaj en muzikaj partituroj estas du apartaj instrumentaj muzikaĵoj. La historio de Blanka Neĝo en Frua Printempo devenas de Chu Ci (La Poeziaĵoj de Chu) verkita de Qu Yuan. Reĝo Xiang de la regno Chu demandis al Song Yu, kial liaj regatoj ne prikantas virtuozajn atingojn de Song Yu. La lasta respondis, "Kiam kantisto en la regno Chu prikantas plebojn, miloj da homoj eĥas. Se li kantas pli sublimajn temojn, nur kelkcent homoj sekvas. Se li kantas temojn kiel Blanka Neĝo en Frua Printempo, nur dekoj kunkantas. Kiam la kantado fariĝas pli malfacila, nur tri homoj povas respondi en ĥoro." Tio, kion Song Yu volis komuniki, estas, ke granda kaj eksterordinara persono en la mondo ne povas esti facile komprenata de ordinaraj homoj.

Printempa Lunlumo sur Floroj apud la Rivero estas unu el la plej famaj ĉinaj tradiciaj muzikaĵoj. Ĝi estis populara inter ordinaraj homoj antaŭ la jaro 1875 kaj fariĝis unu el la majstroverkoj en la trezorejo de la ĉina klasika muziko.

Ĝi estis origine nomata kiel pipa-a melodio Flutoj kaj Tamburoj ĉe Vesperiĝo, kaj adaptita de Liu Yaozhang, membro de Ŝanhaja Datong-a Muzika Konservatorio, kaj renomita de Zheng Jinwen kiel la nuntempa Printempa Lunlumo sur Floroj apud la Rivero en 1930.

De 1949 ĝi travivis multajn reviziojn, kaj ĝis nun ĝi estas multe polurita peco. La enkonduko havas fonon de muzika harmonio, kaj poste pipa-o klaktintas pli kaj pli rapide, eligante tamburad-similajn tonojn. Samtempe, lerta fingrado sur vertikala bambufluto produktas la melodion. La kontrasto inter la du instrumentoj - unu produktas plumberajn mallongajn tonojn per vibrado, kaj la alia produktas longedaŭrajn tonojn - prezentas la bildon de rivero en printempo. La lertaĵo, ofte uzata en popola muziko, de frazoj fojfoje ripetitaj, kaj ŝajne persekutantaj unu la alian, donas viglan impreson de ondetoj sur la akvo.

La maltroiga melodio, la flua ritmomelodio kaj la genia subtileco kun hazarda orkestrado pentras trankvilan scenon de rivero en luna nokto en printempo kaj estas peano de laŭdo al la kamparo sude de Jangzio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto