Vizitu Forumon

Sheng Zhongguo – Ĉina Menuhin

(GMT+08:00) 2013-11-04 17:23:26     Redaktoro:Yu Rongkang

Nomata kiel elstara muzika ludisto, la plej ĉarma violonisto kaj ĉina Menuhin sur la internacia scenejo, Sheng Zhongguo estas unu el la plej konataj violonistoj en Ĉinio. Sheng, kiu gajnis internacian laŭdon por ĉinaj violonistoj, estis invitita por doni recitalojn en la tuta mondo kaj ludis kun elstaraj direktistoj kaj muzikistoj. Liaj sondiskoj, kompaktaj diskoj kaj sonbendoj estis varme akceptitaj enlande kaj eksterlande kaj lia nomo estis aldonita de aŭstralia radiostacio al la listo de la Plej Grandaj Artistoj de la Mondo. En 1986 kaj 1991, li estis invitita membro de la ekzamena komitato de la Internacia Violona Konkurso respektive en Japanio kaj Usono. Nun li estas membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, membro de la Centra Komitato de la Ĉina Demokrata Ligo, membro de la Konsilio de la Ĉina Muzikista Asocio, membro de la Konsilio de la Ĉina Simfonia Disvolva Fondaĵo, kaj ktp.

La ludostilo de Sheng estas plena de entuziasmo kaj poezia ĉarmo kaj li estas elstara en tekniko kaj muzikaj atingoj. Lia repertuaro inkluzivas klasikajn kaj modernajn sonatojn, konĉertojn kaj delikatajn muzikajn skeĉojn el diversaj periodoj, kaj ankaŭ famajn ĉinajn tradiciajn kantojn. Per la kombinado de muziko kun la vivo, la prezentado de Sheng estas plena de vera sento kaj arta infekto.

Lia skulptaĵo alta je 2,5 metrojn estis starigita en la muzikist-skulptaĵa parko de Jingmen, Hubei-provinco, kun la surskribo de liaj vortoj: Muziko estas la plej bela lingvo de la homaro.

Estis feliĉe, ke Sheng kreskis en la familio plena de tiu ĉi bela lingvo. Lia patro Sheng Xue estis fama violonisto kaj profesoro, kiu instruis en la Centra Konservatorio de Muziko kaj Nankina Arta Instituto. Lia patrino Zhu Bing studis voĉan muzikon. Inter iliaj 11 infanoj, 10 studis pri muziko, kaj naŭ el ili estas violonistoj. En la printempo de 1984, 12 violonistoj de tri generacioj en tiu ĉi familio kune ludis koncerton en suda Ĉinio, kio estigis sensacion. Kiel la plej aĝa infano, Sheng naskiĝis en 1941 dum tre tumulta periodo en Ĉinio. La gepatroj, kiuj, same kiel plimulto de la ĉinoj, havis la deziron potencigi la patrolandon, nomis lin Sheng Zhongguo (potenca Ĉinio).

Je la aĝo de kvin jaroj Sheng komencis lerni violonludon sub la gvidado de sia patro. Du jarojn poste, li donis prezentadon, kiu determinis, ke li estas mirinfano. En 1954, Sheng eklernis en la dependa mezlernejo de la Centra Konservatorio de Muziko kun la plej altaj notoj. Ofte li donis koncertojn, kaj liaj sonregistroj estis dissenditaj de radiostacioj. En la koncerto dediĉita al la 200-a datreveno de Mozart, Sheng sukcese ludis la unuan ĉapitron de la A-maĵora violonkonĉerto de Mozart. Dum la Nacia Muzika Semajno en 1954, kunlabore kun orkestro de la Centra Konservatorio de Muziko, Sheng ludis la F-maĵoran Violonkonĉerton, kiu gajnis varman aplaŭdon de la aŭskultantoj.

En 1960 Sheng estis sendita al la Ĉajkovskia Ŝtata Konservatorio de Muziko en Moskvo por lerni de la mondfama violonisto Leonid Kogan. Tie li gajnis premion en la Ĉajkovskia Internacia Violonkonkurso kaj fariĝis unu el la plej junaj gajnintoj de internaciaj muzikaj konkursoj. En 1963 kunlabore kun la Ŝanhaja Simfonia Orkestro li ludis Konĉerton, kiu estis senprecedenca en la ĉina violonluda historio.

Reveninte hejmen en 1964, Sheng donis serion da ludoj enlande kaj eksterlande. Kvankam li ne povis ludi dum la Kultura Revolucio, li neniam ĉesis strebi al la muzika arto. Post 1978, li ĉiujare donis 100 koncertojn kaj fariĝis la plej populara violonisto.

Sheng la unua donis koncerton en 1978 post la Kultura Revolucio, kaj estis invitita al Hongkongo kaj Makao por prezentado. Li iam kunlaboris kun la mondfama violonisto Menuhin, prezentante duetan konĉerton de Baĥo por violonoj. Menuhin laŭdis Sheng kiel lian plej bonan partneron en Ĉinio por la ludo de verkoj de Baĥo.

Ekde 1987, Sheng donis koncertojn en Japanio en ĉiu aŭtuno, donacante parton de sia enspezo al medicinaj fondaĵoj por eksterlandaj studentoj. La japana registaro aljuĝis al li la titolon de Kultura Ambasadoro. Pro siaj elstaraj kontribuoj al la ĉina-japana kultura komunikado li estis honorita de la japana registaro en 1999. Tie li renkontis sian japanan edzinon, kiu estis fama pianisto. La paro kune donis serion da koncertoj ekde 1987.

En 1999 Sheng prezentis en Nov-Jorko, Los-Anĝeleso kaj tri aliaj usonaj urboj, kie li estis varme akceptita.

Sheng subskribis kontraktojn kun multaj eksterlandaj produktoroj, forte akcelante la mondan kulturan komunikadon. Krome, li ofte prelegas en universitatoj kun granda entuziasmo. Li kredas, ke elstara nacio devas havi ĉiujn plej bonajn aĵojn en la mondo. Li fieras pro multaj talentuloj, kiujn li malkovris en la Junularaj Amatoraj Violonkonkursoj, kiuj okazis sub lia financa subteno en la pasintaj pli ol 10 jaroj.

Pasis jam pli ol 50 jaroj, tamen Sheng ankoraŭ difinis sin kiel pilgrimanton de la muzika templo. Li diris: Muziko estas por ofero anstataŭ por profanado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto