Vizitu Forumon

Srilanka knabo Chanu: Mia rakonto pri Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-11-15 09:14:58     Redaktoro:Xiong Shan

 

"Mi aspiris iri al Ĉinio de mia infaneco. Kiam mi ludis ĉinajn ludilojn kaj aŭskultis ĉinajn rakontojn diritajn de mia patro, tiam mia aspiro por Ĉinio estis pli kaj pli forta. Mi daŭrigos ĉinan sonĝon de mia patro." Knabo Chanu diras tiujn vortojn. Li venas el mezlernejo en Srilanko. Same kiel aliaj ĉinaj lernantoj, li amas novajn kaj kuriozajn aĵojn kaj ŝatas legi librojn, aŭskulti muzikojn kaj fari turismadon. Pro kio li havas aspiron al Ĉinio, kiu estas longdistanca de lia lando? Do ni unue parolas pri lia patro sinjoro Munasinha.

Sinjoro Munasinha diris: "Mi ekamis Ĉinion en la jaro 1993. En tiu jaro, mi venis al Hongkongo kaj fariĝis direktoro pri produktaĵoj en vestofabriko investita de Usono dum 4 jaroj. En la periodo, mi kelkfoje vizitis al la urboj Ŝanhaĵo, Nantong en Ĉinio. De la jaro 2003, mi laboris en Ŝanhajo dum 2 jaroj."

Dum longtempa restado en Ĉinio, Sinjoro Munasinha profunde ek-amis Ĉinion. Li diris: "Kvankam mi iris al multaj landoj en Azio, tamen Ĉinio alportis specialan senton al mi. Ĉinaj manĝkulturo, konstrua stilo, folkloro, belaj pejzaĝoj, altiris min."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto