Vizitu Forumon

Ĉinio volas sendi al Filipinio medicinajn teamojn

(GMT+08:00) 2013-11-17 14:16:40     Redaktoro:Yu Rongkang

La 16an de novembro Hong Lei, proparolanto de la ĉina ministerio de eksterlandaj aferoj, diris, ke la ĉina registaro volas sendi al Filipinio medicinajn teamojn por urĝa helpo, konsiderante humanan helpon.

Iu raportisto demandis, ĉu Ĉinio donos al Filipinio pli da helpoj, inkluzive de medicina helpo? Hong Lei respondis, ke Ĉinio donas altan atenton al la sufero de Filipinio pro la tajfuno Haiyan kaj jam kelkfoje promesis doni plu al Filipinio humanajn helpojn laŭ postulo de Filipinio; la ĉina registaro volas sendi al trafitaj lokoj de Filipinio medicinajn teamojn por urĝa helpo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto