Vizitu Forumon

Aliĝi nur por fari la nombron

(GMT+08:00) 2013-11-18 18:23:32     Redaktoro:Yu Rongkang

Ju-o estas speco de muzikaj instrumentoj en antikvaj tempoj. Oni diras, ke ju-o estis origine farita de Nuwa, la legenda prapatrino de la ĉina nacio. La instrumento havas historion de 3 000 jaroj laŭ la registro en Jiaguwen (enskriboj sur testudkarapasoj kaj bestostoj ) elterigita el Yin-ruinoj .

Dum la periodo de Militantaj Regnoj (475 – 221 a.K), la reĝo de la regno Qi tre ŝatis aŭskulti ju-kunludon. Li ofte kunvokis 300 ju-ludantojn por enscenigi grandiozan muzikan prezentadon. La reĝo tre bone traktis siajn muzikistojn. Viro nomata Nanguo aŭdis pri tio kaj sukcese membriĝis al la muzikista bando, kvankam li ne estis lerta en ludo de iu ajn muzikilo. Kiam ajn la bando ludis por la reĝo, Nanguo nur staris en la linio kaj ŝajnigis sin ludi. Neniu rimarkis, ke li faris neniom da sono. Li ĝuis esti traktata same kiel aliaj muzikistoj. Kiam la reĝo forpasis, lia filo fariĝis la nova reganto, ankaŭ kiu ŝatis la muzikon ludatan sur la ju-o. Tamen, li preferis solojn kaj ordonis al la muzikistoj ludi la ju-on unuope. Tial Nanguo devis iri el la palaco .

La idiotismo "Aliĝi nur por fari la nombron" estas uzata por moki iun, kiu pretendas esti specialisto. Vi ankaŭ povas aŭdi homojn diri tion por montri sian modestecon .

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto