Vizitu Forumon

Alipay – pagplatformo de la tria partio

(GMT+08:00) 2013-11-25 11:21:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Alipay estas servo kiel pagplatformo de la tria partio. Ĝia plej baza funkcio estas platformo inter la aĉetantoj kaj vendantoj kun la celo protekti interesojn de la du partioj. En la lastaj jaroj Alipay aldonis al si la funkciojn de financado, katizado, ĝirado, reŝargo kaj registrado por konsultado. Ĝi iom post iom transformiĝas de simpla pagilo al platformo de servoj por la ĉiutaga vivo kaj faciligas la vivon de la uzantoj.

En Eŭropo kaj Usono estas populara la servo Paypal. En internacia negoco Paypal estas pli avantaĝa pro la uzebleco de 20 valutoj, inkluzive de usona dolaro, kanada dolaro, eŭro kaj sterlinga pundo kaj pli sekura kompare kun Alipay. Tamen la kosto de Paypal estas multe pli ol tiu de Alipay. Ĝiaj uzantoj ofte alfrontas la riskon de frostiĝo, kaj por malbloki la konton la uzantoj nepre devas liveri grandan nombron da materialoj. Paypal naskiĝis pli frue ol Alipay je ses jaroj, tamen ĝi restas en sia komenca periodo kiel pagilo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto