Vizitu Forumon

Li Keqiang publikigis sian artikolon pere de mezeŭropaj kaj orienteŭropaj mediatoj

(GMT+08:00) 2013-11-26 10:17:13     Redaktoro:Li Lu

La 25an de novembro ĉina ĉefministro Li Keqiang publikigis artikolon pere de mezeŭropaj kaj orienteŭropaj mediatoj, sub la titolo "Saluton el malproksima Ĉinio – okaze de la renkontiĝo de gvidantoj de Ĉinio, mezeŭropaj kaj orienteŭropaj landoj".

La artikolo diras, ke kvankam estas longa distanco inter Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj, tamen iliaj koroj estas interligitaj. Antaŭ 60 jaroj, kiam fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko, mezeŭropaj kaj orienteŭropaj landoj la unuaj agnoskis la novan Ĉinion, kaj tiel malfermiĝis la nova ĉapitro de la amika kunlaboro. Delonge tiuj landoj kaj Ĉinio helpas unu la alian ne nur okaze de natura katastrofo, sed ankaŭ dum ekonomia krizo. La amikeco restos ĉiam en la koroj de la popoloj de Ĉinio, mezeŭropaj kaj orienteŭropaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto