Vizitu Forumon

Li Keqiang ĉeestis renkontiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj de landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo

(GMT+08:00) 2013-11-27 15:59:06     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 26a de novembro laŭ la loka tempo la ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis en Bukareŝto la renkontiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj de landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo. La renkontiĝon prezidis Li Keqiang kaj la rumana ĉefministro Ponta. Gvidantoj de Ĉinio kaj de 16 landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo faris profundan diskuton pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropo plus Orient-Eŭropo kaj bildigis projekton pri estonta kunlaboro.

En sia parolado Li Keqiang insistis, ke Ĉinio alte atentas disvolvi la rilatojn kun la landoj de Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo, volas kune kun la landoj novigi kunlaborajn pensvojon, metodon kaj sistemon, efektivigi la Bukareŝtan Programon, kaj puŝi pli alten la kunlaboron inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropo plus Orient-Eŭropo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto