Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis respektive kun ĉefministroj bulgara, slovaka, ĉeĥa kaj pollanda

(GMT+08:00) 2013-11-27 16:29:30     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 26a de novembro laŭ la loka tempo la ĉina ĉefministro Li Keqiang en Bukareŝto intervidiĝis respektive kun la bulgara ĉefministro Plamen Oresharski, la slovaka ĉefministro Robert Fico, la ĉeĥa ĉefministro Jiri Rusnok, kaj la pollanda ĉefministro Donald Tusk.

En la renkontiĝo kun Oresharski, Li Keqiang diris, ke nuntempe la kunlaboro kaj interkomunikado inter Ĉinio kaj Bulgario en diversaj kampoj progresas rimarkinde; Ĉinio volas kune kun Bulgario plifortigi kunlaboron en kampoj de fervojo, aŭtovojo kaj atomcentralo.

Kaj en la aliaj intervidiĝoj Li Keqiang kaj liaj kolegoj faris diskuton pri duflankaj rilatoj, ekonomia kaj komerca kunlaboro, rilatoj inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropo plus Orient-Eŭropo, kaj aliaj problemoj kune zorgataj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto