Vizitu Forumon

Por pli bona vivo---rakonto pri afrikaj komercistoj en Kantono

(GMT+08:00) 2013-11-27 16:45:30     Redaktoro:Pluveta

En Kantono vivas dek miloj da afrikaj komercistoj, kiuj strebas al pli bona kaj feliĉa vivo en Ĉinio.

Je la 10a horo en iu vendejo de Baile Magazeno en Kantono ganaa komercisto Kojo Koomson komencis sian laboron. Koomson havas kompanion pri afrikaj tradiciaj vestaĵoj. Li aĉetis materialojn kaj produktis vestaĵojn en Ĉinio, kaj poste vendis la produktaĵojn en Afriko.

Koomson diris, ke en 2008 li unuafoje venis al Ĉinio. En la komenco li estis en ĉina urb o Xi'an, kaj poste li longtempe vivas en Kantono. En Kantono Koomson konatiĝis kun iu ĉina knabino kaj ili geedziĝis.

"Mia edzino administras la komercadon. Mi ne scipovas paroli la ĉinan lingvon multe. Mia edzino estas tre saĝa kaj estas bona komercisto."

Nun Koomson kaj lia edzino, kiuj havas 2 infanojn, respektive havas vendejon pri vestaĵoj. Kvankam la nove malfermita vendejo ankoraŭ ne rekolektis la koston, tamen Koomson havas fidon pri la estonteco.

En Kantono estas dek miloj da afrikaj komercistoj kiel Koomson. Ili faris eksportadon de multaj specoj de produktaĵoj. La malferma medio, oportuna klimato kaj vigla komerca etoso estas ĉefaj kialoj, kiuj allogis afrikajn komercistojn.

Senegaliano Ibrahim venis al Kantono antaŭ 6 jaroj. Li aĉetis kotonŝtofon en Kantono kaj vendis ĝin al Senegalio. Kvankam lia komercado ne havas grandan skalon, tamen la mezaĝulo havas esepron, t.e., alporti prosperon de Kantono al Senegalio.

"Mi volas starigi fabrikon en Senegalio en la estonteco. Mi esperas alporti la prosperon kaj riĉecon al Senegalio kaj riĉigi tieajn popolanojn."

En afrika tradicia kulturo, familio estas tre grava por afrikanoj. Riĉiĝintoj havas respondecon por helpi al la parencoj riĉiĝi. Tial multaj afrikaj komercistoj alvokis al siaj parencoj kune fari komercadon en Kantono. Niĝeria komercisto Sani Tsoho Allassan venis al Ĉinio en 2006, kaj nun li ne nur havas kompanion en Hongkongo, sed ankaŭ aĉetis domojn en Kantono kaj Hongkongo. Sub lia helpo 6 liaj fratoj nun laboras en Kantono. Menciante pri la alloga forto de Ĉinio Sani diris, ke la tuta mondo devas atenti Ĉinion, ĉar troviĝas produktaĵoj fakrikitaj en Ĉinio en la tuta mondo.

"Por Eŭropo, Usono, eĉ la tuta mondo estas nemankigeblaj la produktaĵoj fabrikitaj en Ĉinio."

Kvankam estas granda la nombro de afrikaj komercistoj en Kantono, tamen la komerca kvanto kreita de ili nur okupas malgrandan parton de la totala sumo. Li Zhigang, profesoro de Esplora Centro pri Urboj kaj Regionoj sub la Universitato Zhongshan, opiniis, ke kvankam la ekonomia profito alportita de afrikaj komercistoj estas malmulta, tamen ilia komercado havas grandan influon al Kantono.

Tiuj afrikaj komercistoj en Kantono estas kuraĝaj, saĝaj kaj diligentaj. Ili pene laboras por pli bona vivo en la estonteco. Tio eble estas plej simpla kaj pura "ĉina revo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto